Elektronika literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elektronika literaturocifereca literaturo estas ĝenro de literaturo kiu enhavas verkojn kreitajn nur per kaj por ciferecaj aparatoj, kiel komputiloj, tabulkomputiloj, kaj poŝtelefonoj (do ne per paperlibroj). Verko de elektronika literaturo povas esti difinita kiel "konstruo kies literatura estetiko aperas el komputiko", "verko kiu povas ekzisti nur en la spaco por kiu ĝi estis disvolvigita/verkita/kodigita — nome la cifereca spaco".[1] Tio signifas, ke tiuj verkoj ne povas esti facile presitaj, aŭ eĉ tute ne povas estis presitaj, ĉar elementoj ŝlosilaj por la teksto estas maleble transportitaj al presita versio. La mondo de la cifereca literaturo plue plinovigas konvenciojn defiante la limojn inter cifereca literaturo kaj elektronika literaturo. Kelkaj romanoj estas ekskluzivaj por tabulkomputiloj kaj poŝtelefonoj pro la simpla fakto, ke ili postulas tuŝekranon.

Ne estas cifereca literaturo tio kio estas en cifereca biblioteko, nek striktasence, la fadena rakontado kreata por interreto, ĉar tiu literaturo povus aperi en formato de libro. Kaj ankaŭ ne estas cifereca literaturo la libroj kiuj estas transportitaj al la formato de pdf por elba legado pere de cifereca rimedo, ĉar tiuj ekzistas ekster la cifereca formato.

La "elektronika literaturo" estas tute aparta de la sciencfikcio, literatura ĝenro kiu uzas la estontaj teknologiaj progresoj kiel temo (kaj ne kiel formo aŭ rimedo, aŭ almenaŭ nenecese), kaj de la kiberpunko, branĉo de la sciencfikcio kiu kombinas kibernetikon kun kelkaj trajtoj de punko, direkte al ŝanĝoj kiuj rezultas normale en ioma grado de socia dekadenco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heckman, Davin; O'Sullivan, James (2018). "Electronic Literature: Contexts and Poetics". Literary Studies in the Digital Age: An Evolving Anthology. Alirita la 2an de Majo 2021.