Elektrotango

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Electrotango - Tango electrónico estas sonmiksaĵo kaj/aŭ aranĝaĵo de klasika tangomuziko de la argentina tango kun elektronaj pulsoj kaj sonoj. Elektrotango povas uzi melodiajn stilkopiojn aŭ verajn klasikajn tangomuzikaĵojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La muzikstilo ekestis fine de la 1990-aj jaroj samtempe en Eŭropo kaj en Argentino. Unuaj komencoj okazis en la eksperimentema haŭzo-muziko (tango-haŭzo) samkiel en triphopo kaj en tamburbaso, ekzemploj troviĝas ekzemple ĉe la argentina bando Altocamet. La sontrakoj tamen baziĝas ankoraŭ sur specimenoj de tango-diskoj, kaj memstara interesitaro longan tempon ne povis evolui.

Post la transiro al nova jarmilo kelkaj bandoj komencis muziki ankaŭ koncerte kaj uzi je tio ankaŭ verajn muzikinstrumentojn, kio donis al la muzikstilo puŝon al populareco. Stampaj estis bandoj kiel la franca Gotan Project kun ĝia unua albumo La Revancha del Tango, la argentina grupo Tanghetto kaj la projekto Bajofondo Tango Club.

Plejparte en elektrotango estas miksata malrapida funkopulso, simile al triphopo, kun tangeroj. Ekzistas tamen ankaŭ elektrot-projektoj, kiuj uzas kiel bazo haŭzo-pulson en 4/4-takto. La stila varieco ene de la ĝenro estas larĝa.

Post la sukceso de unuaj projektoj en 2003 kaj 2004 surmerkatiĝis multaj elektrotangaj muzikalbumoj, kiuj rapide kaj per plej simplaj rimedoj estis produktitaj – la ĝenro donis al muzikistoj en la ekonomie mizera Argentino esperon pri financa sukceso. Dumpase de la jaro 2005 la ondo de publikigaĵoj denove malpliiĝis kaj ankaŭ la pioniroj de Gotan Project sin dediĉis per la albumo Lunático el 2006 denove pli forte al la klasikaj strukturoj de argentina tango.

Elektrotango kiel danco[redakti | redakti fonton]

Pri elektrotango ofte oni dancas neotangon. La elektrona takto validas kiel komencantema kompare kun la pli komplikaj taktoŝanĝoj de nure klasikaj interpretaĵoj.

Famaj interpretistoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]