Elemér Bányai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elemér Bányai
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1875 (1875-08-21)
en Gherla
Morto 2-an de aprilo 1915 (1915-04-02) (39-jaraĝa)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

BÁNYAI Elemér (ba:njai) plumnomo: Zuboly estis hungara ĵurnalisto, verkisto naskita Szamosújvár la 21-an de aŭgusto 1875 kaj mortinta en Oblasce la 2-a de aprilo 1915.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Elemér Bányai finis filozofion en Koloĵvaro en 1900. Ĝis 1905 li estis redaktoro tie ĉe la Újság, Magyar Polgár kaj Kolozsvári Lapok. Ekde 1905 li estis praktikanto en biblioteko en Budapeŝto, ekde 1910 li estis interna kunlaboranto de Magyar Nemzet, ekde 1914 de Magyarország. Sub pseŭdnimo Zuboly li verkis kolorajn raportaĵojn en gazetojn Vasárnapi Ujság, Pesti Napló, Magyar Nemzet. Li estis fidela amiko de Endre Ady. Li mortis en la unua mondmilito.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Örmény anekdoták (I–III. Szamosújvár, 1903);
  • A Pesti Hírlap harminc éve (Bp., 1908);
  • A Századok név- és tárgymutatója (Bp., 1908);
  • A Pesti Napló 1848–1908 (Bp., 1908);
  • Zuboly könyve (B. E. válogatott munkái, Bp., 1915).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]