Elemér Borúth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Elemér BORÚTH [borUt], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Borúth Elemér estis hungara poeto, redaktoro, membro de Societo Petőfi.

Elemér Borúth naskiĝis kiel Steiger Alajos la 26-an de januaro 1833 en Mád. Li mortis la 26-an de aŭgusto 1886 en Sátoraljaújhely.


Biografio[redakti | redakti fonton]

Elemér Borúth frekventis lernejojn en Sátoraljaújhely, Eger, Miskolc, Rozsnyó, Kassa. Li komencis sian karieron en 1854, ekde tiam li poemadis. En 1860 li ekhavis postenon en Nyíregyháza, sed li forlasis ĝin kaj ekokupiĝis pri vinkulturo en sia naskiĝurbo. Ekde 1870 li vivis en Sátoraljaújhely, kie li fondis kaj redaktis gazeton Hegyalja [hedjalja]. En 1879 li membriĝis en Societo Petőfi. Liaj poemoj kaj aliaj verkoj aperis ekzemple en Hölgyfutár, Napkelet, Vasárnapi Újság.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Borúth költeményei (Poemoj de Borúth) 1859
  • Nyárlevelek 1878
  • Hátrahagyott művei – (Liaj postlasitaj verkoj)

Fontoj[redakti | redakti fonton]