Elemér Balogh
Elemér Balogh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de februaro 1866 en Székesfehérvár |
Morto | 16-an de aprilo 1938 (72-jaraĝa) en Bratislavo |
Ŝtataneco | Hungario Ĉeĥoslovakio |
Okupo | |
Okupo | kalvinana pastro |
Elemér Balogh [balog], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balogh Elemér estis hungara kalvinana pastro, episkopo.
Elemér Balogh[1] naskiĝis la 6-an de februaro 1866 en Székesfehérvár (Hungara reĝlando), li mortis la 16-an de aprilo 1938 en Bratislavo (Ĉeĥoslovakio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Elemér Balogh maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto, poste li studis teologion en Kalvinana Teologia Akademio (1884–1888) kaj Free Church College en Edinburgo (1890–1891). Intertempe li estis pastro en Pozsony (1888-1890). Hejmenveninta el Skotlando unue li estis pastro en Budapeŝto, poste ekde 1895 denove en Pozsony. En 1912 li estis nomumita episkopo. Depost naskiĝo de Ĉeĥoslovakio en 1921 li iĝis episkopo de la kalvinanaj hungaroj en Ĉeĥoslovakio. Li faris pioniran laboron por krei novan episkopejon, krome li faris valorajn historiajn esplorojn. Li havis bibliotekon kun 25 mil da volumoj. Li parolis 25 lingvojn. Li edziĝis en 1894.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- The martyrs of the Reformed Faith of Pozsony 1674–1676 (1899)
- Kocsi Csergő Bálint „Narratio brevis…” művének X–XII. fejezete (1902)
- A pozsonyi református egyházközség rövid története (1913)
- Historical Facts (1928)
- Csehszlovák–magyar történelmi kapcsolatok (1931)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2021-10-16 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2019-04-07 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio