Ellenpontok

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ellenpontok [Kontraŭpunktoj] estis hungarlingva samizdatrevuo aperinta en Oradea (Rumanujo) en 1982.

Historio[redakti | redakti fonton]

La revuon fondis Attila Ara-Kovács, kiu la ok numerojn de la revuo redaktis kune kun Károly Antal Tóth, Géza Szőcs, András Keszthelyi. Al la revuo donis artikolojn ankaŭ László Tőkés, Gáspár Miklós Tamás, János Molnár. La revuo ne nur malkovris la misuzojn de la komunista reĝimo ĝenerale kaj kontraŭ la naciaj minoritatoj speciale, sed samtempe ĝi postulis alternativajn solvojn por repekti la homajn rajtojn. La numeroj de la revuo konsistis el 50-70 dense tajpitaj paĝoj. La enhavo de la revuo estis konita nur en mallarĝa rondo. Li ricevis pli larĝan publikecon nur pere de Radio Libera Eŭropo. La redaktoroj de la samizdato estis arestitaj, plurfoje priaŭskultitaj, sed fine pro la protestoj internaciaj oni permesis al ili forlasi Rumanujon.

Ĉefredaktoroj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]