Attila Ara-Kovács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Attila Ara-Kovács
Persona informo
Naskiĝo 14-an de januaro 1953 (1953-01-14) (71-jaraĝa)
en Oradea
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitatea Babeș-Bolyai
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikisto
vdr

ARA-KOVÁCS Attila (ara-kovaĉ) estas hungara filozofo, eksterpolitika fakulo, ĵurnalisto naskita en Oradea la 14-an de januaro 1953.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Attila Ara-Kovács finis filozofion en UBB de Kluĵo en 1978. Li fondis en 1981 en Oradea la samizdatgazeton Ellenpontok, kies li estis gvidredaktoro ĝis ĝia ĉesigo en 1983. En novembro 1982 oni arestis lin kaj la aliajn redakcianojn kaj tenis ilin en hejmagardo (Géza Szőcs, Károly Tóth). Li emigris en 1983 en Hungarujon, kie fondis la Erdélyi Magyar Hírügynökség (Transilvanuja Hungara Novaĵagentejo), kies ĝis 1990 li estis gvidanto. Inter 1984 kaj 1991 li estis respondecredaktoro de la libroeldonejo Európa Könyvkiadó, inter 1984 kaj 1992 oficejestro de Budapeŝto de la Hungarian Human Rights of New York, kunlaboranto de la Radio Libera Eŭropo. Inter 1977 kaj 1988 li estis ĉefkunlaboranto de Déli Napló, inter 1989 kaj 1992 ano de redakcio Beszélő. En jaroj 1992-1998 li laboris en Parizo kaj Honkongo. Lia esplorkampo estas Balkano, Malproksima Oriento, la ekster- kaj sekurecpolitiko, geopolitiko. Li publikas regulece en gazetoj Népszava, Beszélő, Élet és Irodalom, Pester Lloyd kaj Magyar Narancs. Li estas direktoro de Instituto Republikon de Budapeŝto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A nemzetközi hírszerzés változásai 1989 óta - Kémek és hasznos idióták[1] Arkivigite je 2010-09-12 per la retarkivo Wayback Machine
  • Tőkés szerencsétlen példázata – Koszovó árnyéka Erdélyre vetül[2]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Erdélyi magyar kikicsoda, 2010.