Emil Felletár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Felletár
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1834 (1834-06-01)
en Tapolca
Morto 5-an de februaro 1917 (1917-02-05) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Okupo
Okupo apotekistokemiisto
vdr

Emil Felletár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Felletár Emil estis hungara farmaciisto, kemiisto.

Memortabulo pri Emil Felletár

Emil Felletár [1] naskiĝis la 1-an de junio 1834 en Tapolca. Li mortis la 5-an de februaro 1917 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Emil Felletár frekventis mezlernejojn en Veszprém (urbo) kaj Pest (urbo), poste li akiris farmacian diplomon en Scienca Universitato de Pest, fine li doktoriĝis en 1862. En la sekva jaro li estis nomumita privata profesoro pri juĝeja kaj polica kemio en la menciita universitato. Inter 1869 kaj 1879 li instruis en akademio pri komerco. En 1871 li ricevis la titolon "tutlanda kemiisto". Ekde 1883 li estis instituestro, kie li okupiĝis pri kemio rilataj al procesoj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Über drei neue organ. Verbindungen: Caprylonitrit, Pelargonitril, Caprylamid (1868)
  • Tapasztalatok törvényszék-vegyészeti gyakorlatomból (1874)
  • A vérfoltok biztos felismeréséről (1887-90)
  • A törvényszéki chemia elemei (1897)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Tapolca

Fontoj[redakti | redakti fonton]