Regiono Ĝajzano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Emirlando Ĝajzano)
Regiono Ĝajzano
Administra regiono
province of Saudi Arabia [+]

LandoSauda Arabio

Koordinatoj18° N, 43° O (mapo)17.542.5Koordinatoj: 18° N, 43° O (mapo)
ĈefurboĜajzano
- koordinatoj18° N, 43° O (mapo)17.542.5Koordinatoj: 18° N, 43° O (mapo) [+]

Areo13 457 km² (1 345 700 ha)
Loĝantaro1 567 547 [+] (2017)

ISO 3166-2SA-09

Regiono Ĝajzano (Tero)
Regiono Ĝajzano (Tero)

Regiono Ĝajzano (Sauda Arabio)
Regiono Ĝajzano (Sauda Arabio)
DEC
Regiono Ĝajzano
Regiono Ĝajzano

Map
Regiono Ĝajzano

Vikimedia Komunejo:  Jazan Province [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
situo de la emirlando

La regiono Ĝizano (arabe ‏جيزان‎) estas unu el la 13 administraj regionoj (arabe manatik idarija, singulare mintaka idarija) kiuj sume konsistigas la teritorion de Sauda Arabio. Ĝi situas en la pleja sudo de la lando, borde de la Ruĝa Maro kaj lime al Jemeno.

La plej granda urbo de la regiono estas la samnoma ĉefurbo Ĝajzano. La regiona areo ampleksas 11 671 kvadratajn kilometrojn. Laŭ la stato de 2010, en ĝi vivis 1 359 790 loĝantoj. La loĝdenso sekve estas po 116,5 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro, signife pli alta nombro ol en iu alia parto de Sauda Arabio.

La regiona teritorio dividiĝas en 14 guberniojn (arabe plurale محافظات, muhafazat, singulare muhafaza). Tiu nombro ankaŭ inkluzivas la regionan ĉefurbon Ĝajzano, kiu havas apartan statuson kiel memadministrata urbo (amana) kaj estas regata de urbestro (amin). La regionaj gubernioj pludividatas en po plurajn subguberniojn (marakiz, singulare markaz).