Regiono Hail

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Regiono Hailo)
Regiono Hail
Administra regiono
province of Saudi Arabia [+]

LandoSauda Arabio

Supermara alteco1 277 m [+]
Koordinatoj27° N, 42° O (mapo)2742Koordinatoj: 27° N, 42° O (mapo)
ĈefurboHail
- koordinatoj27° N, 42° O (mapo)2742Koordinatoj: 27° N, 42° O (mapo) [+]

Areo103 887 km² (10 388 700 ha)
Loĝantaro597 144 [+] (2010)

HorzonoUTC+03:00 [+]
ISO 3166-2SA-06

Regiono Hail (Tero)
Regiono Hail (Tero)

Regiono Hail (Sauda Arabio)
Regiono Hail (Sauda Arabio)
DEC

Map
Regiono Hail

Vikimedia Komunejo:  Ha'il province [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La regiono Hail (arabe حائل) estas unu el la 13 administraj regionoj (arabe manatik idarija, singulare mintaka idarija) kiuj sume konsistigas la teritorion de Sauda Arabio. Ĝi situas en la centro de la lando.

La plej granda urbo de la regiono estas la samnoma ĉefurbo Hail. La regiona areo ampleksas 103 887 kvadratajn kilometrojn. Laŭ la censo de septembro 2004, en ĝi vivis 527 033 loĝantoj. La loĝdenso sekve estas po 5,1 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro.

La regiona teritorio dividiĝas en 4 guberniojn (arabe plurale محافظات, muhafazat, singulare muhafaza). Tiu nombro ankaŭ inkluzivas la regionan ĉefurbon Hail, kiu havas apartan statuson kiel memadministrata urbo (amana) kaj estas regata de urbestro (amin). La regionaj gubernioj pludividatas en po plurajn subguberniojn (marakiz, singulare markaz).