Regiono Asiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de la emirlando

La emirlando Asiro (arabe ‏عسير‎‎‎) estas unu el la 13 emirlandoj aŭ provincoj (arabe manatik idarija, singulare mintaka idarija) kiuj sume konsistigas la teritorion de Sauda Arabio. Ĝi situas en la sudokcidento de la lando, proksime, sed ne borde de la Ruĝa Maro, kaj havas malvastan limon al Jemeno, kiu estis pribatalita dum granda parto de la 20-a jarcento.

La plej granda urbo de la emirlando estas la ĉefurbo Abha. La emirlanda areo ampleksas 76 693 kvadratajn kilometrojn. Laŭ la stato de 2010, en ĝi vivis 1 861 339 loĝantoj. La loĝdenso sekve estas 24,3 loĝantoj po kvadrata kilometro.

La emirlanda teritorio dividiĝas en 12 guberniojn (arabe plurale محافظات, muhafazat, singulare muhafaza). Tiu nombro ankaŭ inkluzivas la emirlandan ĉefurbon, kiu havas apartan statuson kiel memadministrata urbo (amana) kaj estas regata de urbestro (amin). La emirlandaj gubernioj pludividatas en po plurajn subguberniojn (marakiz, singulare markaz).

La emirlanda teritorio cetere ne identas al la historia regiono Asiro, kiu signife pli grandas.