Regiono Hail

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de la emirlando

La emirlando Hail (arabe حائل) estas unu el la 13 emirlandoj aŭ provincoj (arabe manatik idarija, singulare mintaka idarija) kiuj sume konsistigas la teritorion de Sauda Arabio. Ĝi situas en la centro de la lando.

La plej granda urbo de la emirlando estas la samnoma ĉefurbo Hail. La emirlanda areo ampleksas 103 887 kvadratajn kilometrojn. Laŭ la censo de septembro 2004, en ĝi vivis 527 033 loĝantoj. La loĝdenso sekve estas po 5,1 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro.

La emirlanda teritorio dividiĝas en 4 guberniojn (arabe plurale محافظات, muhafazat, singulare muhafaza). Tiu nombro ankaŭ inkluzivas la provincan ĉefurbon Hail, kiu havas apartan statuson kiel memadministrata urbo (amana) kaj estas regata de urbestro (amin). La emirlandaj gubernioj pludividatas en po plurajn subguberniojn (marakiz, singulare markaz).