Regiono Medino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Emirlando Medino)
Saltu al: navigado, serĉo
situo de la emirlando

La regiono Medino (arabe ‏المدينة‎) estas unu el la 13 administraj regionoj (arabe manatik idarija, singulare mintaka idarija) kiuj sume konsistigas la teritorion de Sauda Arabio. Ĝi situas en la okcidento de la lando, borde de la Ruĝa Maro, en historia regiono nomata Hiĝazo.

La plej granda urbo de la regiono estas la samnoma ĉefurbo Medino. La regiona areo ampleksas 151 990 kvadratajn kilometrojn. Laŭ la stato de 2010, en ĝi vivis 1 747 000 loĝantoj. La loĝdenso sekve estas po 11,5 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro.

La regiona teritorio dividiĝas en 7 guberniojn (arabe plurale محافظات, muhafazat, singulare muhafaza). Tiu nombro ankaŭ inkluzivas la regionan ĉefurbon, kiu havas apartan statuson kiel memadministrata urbo (amana) kaj estas regata de urbestro (amin). La regionaj gubernioj pludividatas en po plurajn subguberniojn (marakiz, singulare markaz).