Regiono Mekko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de la emirlando

La emirlando Mekko (arabe ‏مكة‎‎) estas unu el la 13 emirlandoj aŭ provincoj (arabe manatik idarija, singulare mintaka idarija) kiuj sume konsistigas la teritorion de Sauda Arabio. Ĝi situas en la okcidento de la lando, borde de la Ruĝa Maro, en historia regiono nomata Heĝazo.

Administra centro de la emirlando estas la samnoma ĉefurbo Mekko, la plej Sankta Urbo de islamo, sed la laŭ nombro de loĝantoj plej granda urbo de la teritorio estas Ĝido, kaj plia grava urbo estas Taif. La emirlanda areo ampleksas 153 128 kvadratajn kilometrojn. Laŭ la stato de 2010, en ĝi vivis 6 468 886 loĝantoj. La loĝdenso sekve estas 42,24 loĝantoj po kvadrata kilometro.

La emirlanda teritorio dividiĝas en 12 guberniojn (arabe plurale محافظات, muhafazat, singulare muhafaza). Tiu nombro ankaŭ inkluzivas la emirlandan ĉefurbon, kiu havas apartan statuson kiel memadministrata urbo (amana) kaj estas regata de urbestro (amin). La emirlandaj gubernioj pludividatas en po plurajn subguberniojn (marakiz, singulare markaz).