Regiono Riado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Emirlando Riado)
Saltu al: navigado, serĉo
situo de la emirlando

La regiono Riado aŭ kun difinita gramatika artikolo ar-Rijad (arabe الرياض) estas unu el la 13 administraj regionoj (arabe manatik idarija, singulare mintaka idarija) kiuj sume konsistigas la teritorion de Sauda Arabio. Ĝi situas en la centro de la lando.

La plej granda urbo de la regiono estas la ĉefurbo Riado, kiu ankaŭ estas la nacia ĉefurbo. La regiona areo ampleksas 404 240 kvadratajn kilometrojn. Laŭ la censo de septembro 2004, en ĝi vivis 5 455 363 loĝantoj. La loĝdenso sekve estas po 13,5 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro.

La regiona teritorio dividiĝas en 20 guberniojn (arabe plurale محافظات, muhafazat, singulare muhafaza). Tiu nombro ankaŭ inkluzivas la regionan ĉefurbon Riadon, kiu havas apartan statuson kiel memadministrata urbo (amana) kaj estas regata de urbestro (amin). La regionaj gubernioj pludividatas en po plurajn subguberniojn (marakiz, singulare markaz).