Emona (Burgas)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 42° 43′ N 27° 53′ O / 42.717 °N, 27.883 °O / 42.717; 27.883 (mapo)

Vido de Emona.

Emona (en bulgara Емона, en greka Εμονα) estas vilaĝo, feriejo kaj banloko en sudorienta Bulgario, situanta en la municipo Nesebar de la Provinco Burgas. La strando Irakli (Heraklo) estas 5 km el Emona. Emona kuŝas ĉe Kabo Emine. Estas ruinoj de la antikva fortikaĵo proksime.

Emona estas fama kiel legenda naskoloko de trakia reĝo Rezo, kiu luktis en la Troja milito. Laŭ la verko de Homero nome Iliado, li estis mortigita de Odiseo kaj Diomedo.