Saltu al enhavo

Enciklopedio de Esperanto. Vol. 1: A-J

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enciklopedio de esperanto. Vol.1: A-J
Aŭtoro Ivan Ŝirjaev, Lajos Kökény, Vilmos Bleier
Eldonjaro 1933
Urbo Budapest
Eldoninto Literatura Mondo
Paĝoj 271
vdr

Enciklopedio de esperanto. Vol.1: A-J

  • kurta skizo: La Enciklopedio de Esperanto estas enciklopedio pri la Esperanto-movado. Ĝi estis iniciatita de Ivan Ŝirjaev, kiu jam pretigis milon da slipoj. Post lia morto en 1933 la projekto estis pluigita kaj efektivigita, sub redakto de Lajos Kökény kaj Vilmos Bleier kaj kun la helpo de multaj kunlaborantoj. Ĝi aperis kiel dulibra eldono, de Literatura Mondo en Budapeŝto en la dua duono de 1934.
Citaĵo
 Ĉi tiu rimarkinda kaj altvalora verko estas rezulto de longa kaj zorga laborado de multaj personoj, pri kiuj detaloj ne estas ĉi tie doneblaj, sed al kiuj nia movado ŝuldas plej sinceran dankon. Precipe dankon al la eldona firmo kaj la redaktoroj ! La nuna volumo enhavas 270 paĝojn da densa (sed klara) komposto, ankaŭ pli ol 100 paĝojn da fotografaĵoj sur glata papero —sed la dua volumo, poste aperonta, estos eĉ multe pli granda. Ĉiu leganto aŭ uzanto de la Enciklopedio nepre devos legi la klaran kaj klarigan Antaŭparolon, por vere kompreni la kondiĉojn de l'aperigo de la verko, kaj la kialojn de iaj ŝajnaj (tamen cetere negravaj) aspektoj “kritikeblaj”. Li konstatos, ke por iaj “mankoj” troviĝas plena senkulpigo, kaj ke li ne rajtos “kritiki” —krom per atentigo al tiu aŭ alia punkto eble konsiderinda por eventuala dua eldono. Kiam estos komprenate, ke ĉi tiu unua volumo mem entenas pli ol mil titolojn, kaj ke kelkaj el la pritraktoj ampleksas plurajn kolumnojn aŭ eĉ paĝojn, ankaŭ estos komprenataj la grandeco kaj utileco de la laboro plenumita. Nur eblas ĉi tie plue atentigi pri la riĉa enhavo de la verko, ke ĝi konsistas el informoj pri landoj (rilate nian movadon), gazetoj, entreprenoj, societoj, literaturaj verkoj, k.c., kaj grandparte el mallongaj notoj pri individuoj, laborintaj aŭ laborantaj por Esperanto tra la tuta mondo. Plej sinceran gratulon al ĉiuj koncernataj samideanoj ! 
— La Brita Esperantisto - Numero 352, Aŭgusto (1934)