Endre Boros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endre Boros
Persona informo
Naskiĝo 21-an de septembro 1953 (1953-09-21) (70-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

Endre Boros [boroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boros Endre estas hungara-usona matematikisto, profesoro, membro (ekstera (2016)) de Hungara Scienca Akademio.

Endre Boros [1] naskiĝis la 21-an de septembro 1953 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre Boros akiris diplomon (MS) en sia naskiĝurbo en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1978. Li akiris sciencan gradon (Ph.D) samloke en 1985. Li longe instruas en Universitato Rutgers en Nov-Ĵerzejo, kie li estas ankaŭ distingita direktoro. Li estis gastoprofesoro ekzemple en Sorbonne kaj Kyoto. Li estas la verkinto de 15 libro-ĉapitroj kaj li redaktis 165 esplorartikolojn. Li ricevis hungaran memormedalon en 1985, poste premiojn en Japanio kaj Usono.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Su un teorema di Kárteszi nella geometria combinatoria (1977)
  • On the complexity of the surrogate dual of 0-1 programming (1986)
  • Boolean Analysis of Incomplete Examples (1996)
  • Linear Programming Approach for Optimal Protein Encoding (2005)
  • Total tightness implies Nash-solvability for three-person game forms (2012)

Fontoj[redakti | redakti fonton]