Endre László (juristo)
Aspekto
| Endre László | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 30-an de oktobro 1914 en Sfântu Gheorghe |
| Morto | 15-an de februaro 1964 (49-jaraĝa) en Kluĵo |
| Tombo | Tombejo Házsongárd, Kertek |
| Familio | |
| Patro | Ferenc László |
| Frat(in)oj | Dezső László, Zoltán László, Kálmán László kaj Ferenc László (redaktoro) |
| Okupo | |
| Okupo | ĵurnalisto |
LÁSZLÓ Endre (la:slo:) estis hungara juristo, turisma verkisto naskita en Sepsiszentgyörgy la 30-an de oktobro 1914 kaj mortinta en Kluĵo la 15-an de februaro 1964. Li estis la filo de redaktoro Ferenc László.
Kariero
[redakti | redakti fonton]László Endre estis raportisto de gazeto Ellenzék (1932-37), advokatpraktikinto en Braŝovo (1937-40), posedinto de doktortitolo (1944). Li estis komisiita preleginto de la jurfakultato de la Universitato Bolyai (1946-64).
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Tételjogi gyakorlatok román nyelven (Kv. 1948).
- Beszélő kövek, manuskripte pri ĉirkaŭaĵo de Kluĵo.

