Endre Vázsonyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Endre Vázsonyi [vAĵonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vázsonyi Endre estis hungara-usonana matematikisto, inĝeniero, profesoro, membro Hungara Scienca Akademio. Lia familia nomo estis Weiszfeld [vejsfeld] ĝis 1937, lia persona nomo en Usono estis Andrew, lia pseŭdonomo estis Zepartzatt Gozinto.

Endre Vázsonyi [1] naskiĝis la 4-an de novembro 1916 en Budapeŝto, li mortis la 13-an de novembro 2003 en Santa Rosa (Kalifornio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre Vázsonyi devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li doktoriĝis en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1936. Jam dum la gimnaziaj jaroj en 1934 li atingis la unuan lokon en matematika konkurso. Tiutempe li konatiĝis kun Paŭlo Erdős. Pro la kreskiĝanta nazia danĝero li rifuĝis al Parizo en 1939, post 2 jaroj al Usono. Li akiris plian inĝenieran diplomon en Universitato Harvard en 1942. Li edziĝis kaj en 1945 li ricevis usonan ŝtatanecon. Tiutempe li laboris kiel inĝeniero en Pensilvanio, poste en aliaj membroŝtatoj li laboris ofte en armeaj laborejoj. Ekde 1970 li komencis instrui en Universitato de Suda Kalifornio, poste en Universitato de Roĉestro, fine en Universitato de San Francisko.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Scientific programming in business and industry (1963)
  • Finite mathematics: quantitative analysis for management (1977)
  • Introduction to data processing (1980)
  • Which Door Has the Cadillac: Adventures of a Real-Life Mathematician (2002) - membiografio

Fontoj[redakti | redakti fonton]