Endrinal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endrinal
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37766
Demografio
Loĝantaro 203  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 35′ N, 5° 48′ U (mapo)40.591111111111-5.8047222222222Koordinatoj: 40° 35′ N, 5° 48′ U (mapo) [+]
Alto 924 m [+]
Areo 33,54 km² (3 354 ha) [+]
Endrinal (Provinco Salamanko)
Endrinal (Provinco Salamanko)
DEC
Endrinal
Endrinal
Situo de Endrinal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Endrinal [+]
vdr

Endrinal estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Béjar. Endrinal signifas prunelujaron.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Casas de Monleón, Endrinal kaj Villar de Leche, okupas totalan areon de 33,54 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havas 232 loĝantojn. Ĝi perdis 700 loĝantojn dum la 20-a jarcento.

La ekonomio de la municipo estis bazata sur la agrikulturo (cerealoj kaj legomoj) kaj brutobredado (bovoj, porkoj kaj ŝafoj).