English As She Is Spoke estas libro verkita de Pedro Carolino kiel frazaro, sed estas konsiderata kiel elstara ekzemplo de neintenca humoro, ĉar la anglaj frazoj estas plejofte tute sensencaj. Ĝi estis unue eldonita kiel O Novo Guia da Conversação em Portuguez e Inglez en 1855, kaj poste estis eldonita en Londono kaj Bostono kiel English As She Is Spoke en 1883.