Saltu al enhavo

English Heritage

El Vikipedio, la libera enciklopedio
English Heritage
The English Heritage Trust
emblemo
Identiga simbolo de English Heritage
eldonejo
karitata organizaĵo (2015–)
private company limited by guarantee (en) Traduki (2015–) Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1-a de aprilo 2015 vd
Landoj Unuiĝinta Reĝlando vd
Sidejo Swindon
Adreso The Engine House, Fire Fly Avenue, Swindon SN2 2EH
Agareo

konservado kaj restarigo

Retejo Oficiala retejo
Jura formo private company limited by guarantee
v • d • r

English Heritage (Angla Heredo) estas angla publika fondaĵo kiu havas du ĉefajn rolojn:

  • konservi pli ol 400 arkeologiajn lokojn, historiajn ruinojn kaj historiajn konstruaĵojn posedatajn de la angla registaro, kaj laŭeble ebligi homojn viziti ilin, aŭ senpage aŭ kontraŭ enirpago,
  • protekti arkeologiajn lokojn, historiajn ruinojn kaj historiajn konstruaĵojn posedatajn de aliaj: tion la fondaĵo faras per konsilo, ĝisdatigo de registro, kaj interveno kiam posedantoj deziras fari ŝanĝojn.

La fondaĵo estiĝis en 1983 kaj anstataŭis antaŭajn aranĝojn por konservi kaj protekti la historian medion de Anglio.

Eblas kotize aniĝi al English Heritage kaj tiel havi senpagan eniron al ĉiuj lokoj kiujn ĝi rekte respondecas.