Enorme malalta tavolpremo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Enorme malalta tavolpremo (EMT) estas la geoflua tavolpremo, kiu malpli altas ol la kondiĉa hidrostatika premo (premon de la dolĉakva kolono kies alteco egalas al profundeco de la tavolo en mezurpunkto). Koeficiento de enormeco de la geofluaj premoj (rilatumo de tavolpremo al la kondiĉa hidrostatika premo estas malpli ol 1.

EMT renkontiĝas malofte, ĉefe en malaltaj profundoj. En Rusio ĝi estas disvastiĝinta en nord-orienta parto de Okcidenta Siberio, Botuoba distrikto de Jakutio, sud-okcidenta parto de Stavropola volbo en Norda Kaŭkazo. Kutime EMT-zonoj enhavas ĉefe aŭ sole tergason. En la arktaj kaj subarktaj regionoj kun malaltstreĉa geoterma kampo kaj granda tavolo de ĉiamfrostaj grundoj, fluosistemoj kun EMT plej verŝajne formiĝas pro varieco de klimataj temperaturoj sur la surfaco de la Tero kaj profunda frostiĝo de la superaj horizontoj kaŭze de la plioceno-kvaternara malvarmiĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Скоробогатов, В. А.. [2004] Р. И. Вяхирев: Аномально низкое пластовое давление // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 20. ISBN 5-85270-327-3.