Enportaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La enportaĵo estas la tuto de la nektaro, poleno kaj mielroso, kiun la mielabelo en la hejma abelujo enportas. Tie la substancoj fariĝas mielon. La mielo, kiun la abeloj ne konsumas povas esti rikoltata de la abelisto.

Enportaĵplanto[redakti | redakti fonton]

La tuto de la planto, kiuj liveras enportaĵon estas nomata abelpaŝtejo aŭ enportaĵplantoj. Kroma enportaĵfonto estas la kokcoideoj kaj aliaj laŭsoj, kiuj kolektas la mielroson de la foli- aŭ pinglo-arboj.

La kapablo de plantoj kiel abelpaŝtejo oni povas taksi laŭ 5-ŝtupa skalo de 0 (neniu enportaĵo) ĝis 4 (tre alta enportaĵo). Oni distingas inter nektaro kaj polenoj (ekzemple: blanka trifolio (Trifolium repens) = N 4, P 3).

La grandeco de la enportaĵo dependas de multaj faktoroj, ekzemple alteco, grundokvalito kaj klimato. Ju pli granda la enportaĵo des pli granda fariĝas la rikolto de la abelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Enoch Zander: Handbuch der Bienenkunde: Die Bienenweide. 4., von Bodo Schick und Armin Spürgin neu bearbeitete Auflage. Ulmer-Verlag, Stuttgart 1997, ISBN 3-8001-7418-9 (enhavo).
  • Anna Maurizio, Friedgard Schaper: Das Trachtpflanzenbuch. 4. Auflage. Ehrenwirth, München 1994, ISBN 3-431-03207-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]