Entreprenisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La entreprenisto estas tiu persono kiu, de individua formo aŭ are, fiksas la objektivojn kaj prenas la decidojn strategiajn kiuj alproksimigas al la celoj la rimedojn, la administradon kaj la kontrolon de la entreprenoj kaj li supozeble havas respondecon tiel komercan kiel leĝan fronte al la ekstero.

La termino entreprenisto ĝenerale aplikiĝas tiel al la altaj tavoloj de direktado -la nomitaj plenumaj direktoroj - vidu, ekzemple Bill Gates kaj Steve Jobs - kiel al la membroj de la konsilo de administrado aŭ estraro de direktoroj -vidu, ekzemple Sergio Marchionne kaj Ramón Aboitiz- aŭ al iuj akciuloj (ĝenerale "majoritataj akciuloj" aŭ tiuj kiuj posedas multnombrajn investojn, vidu ekzemple: Warren Buffett kaj Ricardo Certe) kaj, pli ĝenerale, al la proprietuloj de entreprenoj de ajna grandeco.

Oni povas sugesti ke en la rolo de la entreprenisto troviĝas tri malsamaj funkcioj: tiu de proprietulo, kapitalistafinancisto; tiu de direktoro aŭ administristo kaj tiu de entreprenisto aŭ pioniro, kiu prenas riskojn kaj decidojn.

Entreprenista enspezoentreprenista salajro estas enspezo kiun ĝuas entreprenisto pro sia gvido de la entrepreno.[1][2]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Munniksma, F. (1990) International Business Dictionary in 11 languages – Internacia komerca-ekonomika vortaro en 11 lingvoj. Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, sub aŭspicio de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, Nederlando (IKEV), paĝo 126, numero 907 , kapvortoj entrepreneur's profit; entrepreneur's income)
  2. Munniksma, F. (1990) International Business Dictionary in 11 languages – Internacia komerca-ekonomika vortaro en 11 lingvoj. Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, sub aŭspicio de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, Nederlando (IKEV), paĝo 126, numero 908, kapvorto entrepreneur's salary )