Eoghan Rua Ó Súilleabháin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eoghan Rua Ó Súilleabháin
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1748 (1748-01-01)
en Meentoges
Morto 17-an de junio 1784 (1784-06-17) (36-jaraĝa)
Lingvoj irlanda vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eoghan Rua Ó Súilleabháin (elparolata oo-an rua oo suu-il-av-aain), 1748-84 naskiĝis preskaŭ samloke kiel Aogán Ó Rathaile 20 jarojn post ties morto. Kvankam li verkis en la sama riĉa literatura irlanda lingvo, lia temaro kaj vivkondiĉoj radikale malsamis de la vivo de Ó Rathaile. Eoghan Rua neniam konis la monan riĉecon kaj noblajn vivkondiĉoj de ĉi-lasta.

La irlanda kamparano kromnomis Eoghan Rua 'Eoghan an Bhéil Bhinn' (Eoghan de la dolĉa buŝo) pro sia riĉega kaj muzikeca poezia lingvaĵo.

Inter liaj plej konataj poemoj estas

  Im leabaidh aréir (En mia lito hieraŭ nokte)
  Ceo Draíochta (Magia Nebulo)
  A Chara mo Chléibh (O amiko de mia brusto)
  I Sacsaibh na Séad (En Anglio de la Juveloj)

Li laboris plejparte kiel laboristo kaj kiel instruisto. Li devis multe vojaĝi, pro sia amo al multaj virinoj kiu ofte tiris lin en konflikton kun la katolikaj pastroj, kaj pasigis kelkajn jarojn en la angla mararmeo, kie li verkis anglan poemon pro sia admiralo, 'Rodney's Glory".