Epicephala lanceolaria

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Epicephala lanceolaria estas filanta tineo de la familio Gracillariidae. La sola konata gastiganto de la larvo estas Glochidion lanceolarium, kiu estas polinigita per la imago (fluganta tineo).

Distribuo[redakti | redakti fonton]

La tineo estas endemia al Ĉinio kaj estis trovita en la provincoj Guangdong, Hainan kaj Hongkongo. Ĝi estis priskribita en 2012 de la lokotipo prenita de la Sud-Ĉina Botanika Ĝardeno.

Biologio[redakti | redakti fonton]

La ovoj estas demetitaj en aprilo kaj majo sur la floroj de Glochidion lanceolarium, samtempe la plenaĝa tineo polenigas la planton. La Glochidion lanceolarium diferencas de aliaj filantaj arboj en tio, ke ili produktas la fruktojn en januaro kaj la larvoj tiam eloviĝas, por tiam manĝi ene de la frukto. La larvoj pupiĝas en la maturaj fruktoj en marto kaj la tineoj elflugas en la sekvaj monatoj por demeti ovojn sur la ĵus aperintaj floroj.