Epifizo (osto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sekco de longa osto, de supre al malsupre: epifizo kun ruĝa medolo, metafizo kaj diafizo kun flava medolo.

En ostologio, epifizo estas la ekstremaĵo de longa osto, kiu dum sia kresko elvolvas aparte de osto kaj kunligas al ĝi dum adoltoaĝo. La centra parto de tia osto nomiĝas diafizo kaj la interaĵo metafizo. Epifizo konsistas el ekstera maldika tavolo de kompakta histo kaj interna parto el spongeca osto. Spongeca osto estas dividita en interspacoj, kiuj permesas dissendi la fortojn agantajn sur la ekstrema parto de la diafizo; ĝi enhavas ostan medolon kie ruĝaj globuloj kaj aliaj globuloj estas abunde generitaj. En la junto de ostoj en artikoj, epifizoj estas kovritaj (almenaŭ parte) de artika kartilago.

Noto[redakti | redakti fonton]

La termino epifizo estas ankaŭ uzata por priskribi la pinealan glandon, kiu produktas melatoninon.

Epifizo kun la arka epifiza linio.