Episkopa palaco (Szombathely)
Episkopa palaco estas impona eklezia historia monumento en Szombathely.
Historio[redakti | redakti fonton]
En 1777 oni fondis diocezon en Szombathely. Unua Episkopo János Szily konstruis la episkopan palacon inter 1778–1783. En la frua 20-a jarcento Karolo la 1-a (Aŭstrio) vizitis plurfoje la palacon. En 1991 Johano Paŭlo la 2-a disŝutis benojn al la kreduloj.
La konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La duetaĝa malfrubaroka konstruaĵo situas laŭ placo ĉe proksimeco de Katedralo de Vizito de Maria (Szombathely). En mezo de la fasado estas videbla ornama enirejo, pli supre longa balkono troviĝas.
Interne ankaŭ eklezihistoria muzeo funkcias. Estas videblaj ankaŭ ŝtonoj de la romianoj. En multe da ĉambroj freskoj el la 18-a jarcento ornamas la murojn. Nepre menciindas la episkopa biblioteko.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare Arkivigite je 2014-12-23 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun bildoj
- hungare Arkivigite je 2014-12-23 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj