Episkopa palaco (Székesfehérvár)
Episkopa palaco estas impona eklezia historia monumento en Székesfehérvár.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dua Episkopo de Székesfehérvár Miklós Bertalan Milassin konstruis la palacon inter 1780–1801. Dum la konstruado oni profitis ŝtonojn de la malnovaj ruinoj. La palaco (sed precipe la korto) kovras restaĵojn de Kronada Ruino-Baziliko de Székesfehérvár.
La konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La unuetaĝa U-forma palaco situas laŭ 3 stratoj. La palaco havas malsupre kelojn. Malantaŭ de la palaco korto etendiĝas. En mezo de la fasado estas videbla ornama enirejo, pli supre balkono troviĝas, la plej supre timpano kun episkopa blazono estas videbla. La enireja parto (la plej bela parto de la konstruaĵo) estas iomete pli alta, krome estas pli antaŭe, ol la ceteraj partoj.
Interne en la ŝtuparejo oni metis restintajn ŝtonojn el la malgranda baziliko. En la manĝoĉambro klasikismaj bildoj el la 19-a jarcento estas videblaj. Aliaj vidindaĵoj estas:
- 2 originaj ĉambroj de Ottokár Prohászka
- ornamaj lustroj kaj mebloj
- biblioteko kun 40 000 volumoj, ankaŭ mezepokaj kodeksoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare Arkivigite je 2014-12-18 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare Arkivigite je 2014-12-18 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj