Listo de episkopoj de Langres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Episkopo-duko de Langres)
Jump to navigation Jump to search

47°51′35″N 5°20′05″E  /  47.8598°N, 5.33469°O / 47.8598; 5.33469 (Listo de episkopoj de Langres)

La episkoplando kaj la episkopoj de Langres[redakti | redakti fonton]

La episkopa sidejo de Langres, kies fondo datiĝas de la fino de la 2-a jarcento, estis, en la Malnova Reĝimo, unu el la plej gravaj kaj prestiĝaj en Francio. Ĝiaj titoluloj, kiuj estis duko kaj pajro de Francio, partoprenis en la konsekra ceremonio de la reĝo de Francio, kie ili portis la sceptron.

La diocezo de Langres enhavis en 1730 la landojn de Tonnerre, de Bar-sur-Seine, de Bar-sur-Aube, de Chaumont, de Châtillon-sur-Seine kaj de Dijon, ĝi etendiĝis sur pluraj nunaj departementoj : Haute-Marne, Vosges, Côte-d'Or kaj parto de Meuse kaj Meurthe-et-Moselle.

Ĝi estis najbaro norde de la diocezo de Toul (kiu dependis de la Sankta Romia Imperio kaj fariĝis franca nur en 1648, kaj Loreno en 1766), oriente de tiu de Besançon (ankaŭ Franĉ-Konteo dependis de la Imperio kaj estis ligita al la reĝlando nur en 1678), kaj sude de tiu de Chalon kaj tiu de Autun, kiuj dependis de la duko de Burgonjo en konflikto kun Francio ĝis la regno de Ludoviko la 11-a. Tiel, la diocezo de Langres tuŝis francajn diocezojn nur oriente, tiun de la diocezo de Troyes (al la grafoj de Ĉampanjo do al la reĝlando de Francio) kaj okcidente tiun de Sens (en la reĝa bienaro) kaj tiun de Auxerre (al la reĝlando de Francio), kio dirigis al la kronprinco Karlo, estonta Karlo la 5-a, ke Langres "sidis ĉe limoj de la reĝlando".

Nur en 1731 la diocezo de Dijon estis kreita, poste malligita de tiu de Langres kies episkopo perdis sian favoran rezidejon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Provinca koncilio okazis en Langres en 830 : la episkopo Alberik akceptis Ludovikon la 1-an la Pian, filo de Karolo la Granda kaj lian filon Lotaro. La episkopoj rajtis dum iu tempo fari monon.

La duko Hugo la 3-a de Burgonjo donis la titolon grafo de Langres al sia onklo Gauthier, tiam episkopo de Langres. La reĝo Ludoviko la 7-a aldonis la pajrecon kaj Filipo-Aŭgusto donis al la episkopoj la titolon duko, konfirmanta pajrecon. Ekde la 12-a jarcento, dukoj kaj pajroj de Francio, ili ludas gravan rolon en la konsekro de la reĝoj de Francio : ili tenas la sceptron.

En 1731, okaze de la kreo de la episkoplando de Dijon, ili perdis pli ol 130 paroĥoj, kaj 7 abatejojn. De 1791 ĝis 1802, la episkopa seĝo estis okupita de konstitucia episkopo, kaj la surfaco de la episkoplando estis reduktita al la nura departemento Haute-Marne. En 1802, la konkordato nuligis tutsimple la episkoplandon ĉar la opinioj de Monsinjoro La Luzerne, episkopo titolulo ne plaĉis al la nova imperia reĝimo, kiu ekestis. La episkoplando estis restarigita en 1823, en la regno de Ludoviko la 18-a.

La sidejo de la episkoplando estis movita al Chaumont ĉar ĝi estas la prefektujo de Haute-Marne, kvankam ĝi daŭre nomiĝas episkoplando de Langres.

Sep episkopoj de Langres estis kanonizitaj, kaj tri fariĝis kardinaloj.

Vilhelmo de Joinville, fariĝinta ĉefepiskopo de Reims, konsekros Ludovikon la 8-an reĝo de Francio.

Listo de episkopoj de Langres[redakti | redakti fonton]

Vakeco de la episkopa seĝo dum 20 jaroj

...

  • 1770/1802 : Cesaro-Vilhelmo de La Luzerne. Li rifuzis la civila konstitucion de la klerikaro. Li demisiis en 1802 kiam la espiskoplando estis nuligita, poste li fariĝis kardinalo pro sia kuraĝa konduto dum tiu periodo.
  • 1791/1802 : Antono-Hubert Wandelaincourt, konstitucia episkopo, ne agnoskita de la katolika Eklezio.

Nuligo de la episkopo dum 21 jaroj

Alfonso Marteno Larue

Fontoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]