Erao
Aspekto
En kalendaraj sistemoj, la kalkulo de la jaroj okazas de la gravaj historiaj kaj legendaj eventoj, kiujn oni konsideras komenco de konvena Erao. Konataj estas la sekvantaj kalendaraj eraoj:
Tempokalkulo | Evento, sur kiu baziĝas la kalendara erao |
Komenco de kalkulo |
---|---|---|
Bizanca kaj ortodoksa | Mita kreo de la Universo | 01.09.5509 a.K. |
Astronomia | Komenco de Julia periodo | 01.01.4713 a.K. |
Hebrea | Kreo de Adamo | 07.10.3761 a.K. |
Malnovgreka | Unuaj Olimpiaj ludoj | 01.07.776 a.K. |
Japana | Surtroniĝo de Imperiestro Meiji | 21.09.1868 p.K. 645 a.K. (unua era kalkulilo importita el Ĉinio) |
Romia | Fondiĝo de Romo | 21.04.753 a.K. |
Seleŭkia | Komenco de la imperio | aŭtuno 312 a.K. |
Kristana | Naskiĝo de Jesuo Kristo | 01.01.01 p.K. |
Islama | Fuĝo de Mohamedo de Mekko (Heĝiro) | 16.07.622 p.K. |
Franca Respublika | Deklaro de la Franca Respubliko | 22.09.1792 p.K. |
Geologio
[redakti | redakti fonton]En geologio, erao estas geokronologia unuo, ampleksanta plurajn periodojn, responda al la kronostratigrafia unuo eratemo : paleozoiko, mezozoiko kaj kenozoiko estas eraoj ( PIV2, p.294 ).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Tempo > Tempintervalo > Erao
- Kalendaro