Ercea
Se la artikolo havas pli ol unu mankon, bonvolu uzi la ŝablonon {{Pluraj problemoj}}. Krome aŭtomate aldoniĝas la kategorio Kategorio:Artikoloj sen ŝablono.
Ercea ([erĉa], hungare: Nagyercse [nadjerĉe]) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Reghin kaj administracie apartenas al komunumo Băla.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
En 1910 ĝi havis 721 loĝantojn (rumanoj, hungaroj) kaj en 1992 242 (rumanoj).
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝia unua skriba mencio estas en 1394. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs, poste Maros-Torda). Ĝia reformita preĝejo havas pentritan lignan baldakenon farita de nekonata aŭtoro en 1772.
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]
- Imre Huszár (27-a de septembro 1899- Budapest, 9-a de aprilo 1985): skulptisto.
- Mihály Tholdalagi (Nagyercse? ĉirkaŭ 1580 - Gyulafehérvár, 24-a de marto 1642): memuaristo.
- Ödön Nagy (*1-a de decembro 1957)): skulptisto.