Erica Durance

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erica Durance
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1978 (1978-06-21) (45-jaraĝa)
en Kalgario
Ŝtataneco Kanado
Familio
Edz(in)o David Palffy
Infanoj 2
Okupo
Okupo aktoro • televida aktoro • filmaktoro
vdr
Erica Durance (2008)

Erica Durance (21-an de junio 1978 en Calgary, Alberta) estas kanada aktorino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Durance plenkreskis en Three Hills, Alberta. Post la mezlernejo, ŝi translokiĝis kun la gepatroj (Joel kaj Gail Durance) al Vancouver. Tie ŝi malkovris sian emon al aktorado. Ŝia unuaj aktoradoj okazis en reklametoj, gastoludoj en televidaj serioj kiel Tru Calling, Stargate – Kommando SG-1 kaj Andromeda. Ŝi ludis ankaŭ epizodan rolon en hororfilmo House of the Dead.

Ŝia trarompo enm la filma mondo okazis en 2004 per rolo de Lois Lane en la televida serio Smallville. Post tio ŝi populariĝis en Usono, iĝis kovrilpaĝa belulino en usona eldono de FHM en majo de 2006, en 2007 en Maxim. Ŝi daŭre aperis sur listo de FHM pri la plej belaj virinoj de la mondo, atingante la 14-an lokon en 2009.

Private[redakti | redakti fonton]

Ŝi geedziĝis en 2005 kun aktora kolego David Palffy, kun kiu ŝi vivas en Vancouver.

Filmografio (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 2002: The Untold
  • 2003: 111 Gramercy Park (televida filmo)
  • 2003: House of the Dead
  • 2003: Devil Winds (televida filmo)
  • 2004: The Bridge
  • 2004: Tru Calling (televida serio, gastorolo)
  • 2004: Stargate – Kommando SG-1 (televida serio, gastorolo)
  • 2004: Andromeda (televida serio, gastorolo)
  • 2004–2011: Smallville (televida serio)
  • 2006: Stranded (televida serio)
  • 2006: The Butterfly Effect 2
  • 2007: I Me Wed
  • 2009: Beyond Sherwood Forest