Erich Mühsam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erich Mühsam

Erich MÜHSAM [eriĥ misam] (naskiĝis la 6-an de aprilo 1878, mortis la 10-an de julio aŭ la 11-an de julio 1934) estis germana verkisto.

Erich Mühsam naskiĝis en Berlino, kiel filo de juda apotekisto. Li frue ekinteresiĝis pri anarkiismo. Ekde 1902 li laboris por diversaj revuoj, kiuj reprezentis liajn idealojn, krome li agis en diversaj kabaredoj. Li ludis gravan rolon dum la Bavaria Respubliko de Konsilantaroj (aprilo 1919). Ses jarojn (1911-14, 1918-19) li pasigis en malliberejo kaj en 1934 li estis murdita en la faŝisma koncentrejo Oranienburg.

La verkaro de Erich MÜHSAM konsistas el ekspresionismaj poemoj, dramoj kaj eseoj, kiuj reprezentas la anarkiismajn kaj pacismajn idealojn de la aŭtoro.

Listo de verkoj

  • Die Wüste (poemoj, 1904)
  • Der Krater (poemoj, 1909)
  • Die Freivermählten (dramo, 1914)
  • Brennende Erde (poemoj, 1920)
  • Judas (dramo, 1921)
  • Revolution (poemoj, 1925)
  • Staatsräson (dramo, 1928)
  • Namen und Menschen (memoroj, eld. 1949)