Erich Ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Erich Johannes Bruno PONTO [eriĥ ponto] (naskiĝis la 14-an de decembro, 1884, mortis la 4-an de februaro, 1957) estis germana aktoro.

Erich Ponto naskiĝis en Lubeko. La aktoradon li lernis en Munkeno, kaj sian aktoran karieron li komencis en 1908, en la urba teatro de Passau, Bavario. De 1914 li laboris en Dresdeno, kie li en 1945 fariĝis teatra intendanto. Ofte li transprenis gastrolojn en Berlinaj teatroj, sed li neniam ekloĝis en la ĉefurbo.

En 1947 Erich Ponto forlasis Dresdenon por eklabori en Stutgarto; de 1950 ĝis 1953 li agis en Göttingen.

Sian filmdebuton Ponto havis en la jaro 1920. Post du ne tre altnivelaj mutfilmoj li ekde 1930 konvinkis la publikon per grandaj kaj malgrandaj roloj en aro da sonfilmoj.

Erich Ponto mortis en Stutgarto.

Listo de filmoj

  • Weib im Dschungel (1930)
  • Das Mädchen Johanna (1935)
  • Schneider Wibbel (1939)
  • Hallo Janine! (1939)
  • Kleider machen Leute (1940)
  • Ich klage an (1941)
  • Ein glücklicher Mann (1943)
  • Der Engel mit dem Saitenspiel (1944)
  • Die Feuerzangenbowle (1944)
  • Zwischen Gestern und Morgen (1947)
  • The Third Man (1949)
  • Frauenarzt Dr. Prätorius (1950)
  • Hokus Pokus (1953)
  • Das fliegende Klassenzimmer (1954)
  • Wenn wir alle Engel wären (1956)
  • Robinson soll nicht sterben (1956)