Erika-Fuchs-domo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erika-Fuchs-domo
arkitektura strukturo • muzeo [+]

Koordinatoj50° 13′ 21″ N, 11° 56′ 7″ O (mapo)50.222411.93521Koordinatoj: 50° 13′ 21″ N, 11° 56′ 7″ O (mapo)
Poŝtkodo95126 [+]

Erika-Fuchs-domo (Bavario)
Erika-Fuchs-domo (Bavario)
DEC
Erika-Fuchs-domo
Erika-Fuchs-domo
Lokigo de Bavario en Germanio
Map
Erika-Fuchs-domo

Vikimedia Komunejo:  Erika-Fuchs-Haus [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Erika-Fuchs-domo en 2015

La Erika-Fuchs-domo / Muzeo pri bildliteraturo kaj lingva arto (germane Erika-Fuchs-Haus / Museum für Comic und Sprachkunst) troviĝas en Schwarzenbach an der Saale (Bahnhofstraße nr 12) estante la unua muzeo en Germanio kiu dediĉas sin tute al la ĝenro de bildliteraturo. Ĝi inaŭguritis en la 1-a de aŭgusto 2015.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Erika Fuchs, fama tradukintino de komiksoj de Mickey Mouse inter 1951-88, naskiĝis en Schwarzenbach kaj pasigis grandan parton de la vivo samloke. Ŝi pliriĉigis la germanan lingvon danke al siaj altkvalitaj tradukaĵoj kaj helpis pliseriozigi la bildliteraturon en Germanlingvio ĝenerale. Arkitekto de la muzeo estis Dominik Burkard el Karlsruhe, establinto estis la Fondaĵo Erika Fuchs.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Komikso de supernatura grandeco, kiun faris la premiita bildliteraturdesegnisto Simon Schwartz, rakontas la vivon de s-ino Fuchs. Ok epizodoj donas enrigardon en ŝian interesan vivon kiu ampleksis ne tute unu jarcenton! Ne nepras esti specialisto pri komiksoj por bone orientiĝi. Etfilmo enkondukas onin en la historion de bildliteraturo prezentante la plej gravajn verkojn kaj verkistojn. Granda biblioteko invitas trafoliumadi akurate kaj intense.

Pluse eblas mem iĝi anasurbano: oni promenu tra fikcia antaŭurbo, parko kaj haveno kaj esploru la ĉirkaŭaĵojn. Prenu talerobanon kiel Scrooge McDuck en la propra mondeponejo kaj ripozumu ĉe la farmbieno de Avino Duck, rigardu la inventemecon de Gyro Gearloose aŭ pasigu malenuan legadovesperon kun Donald Duck. Urboplano interaga liveras detalojn ravajn pri geografio kaj arkitekturo de Anasurbo. Oni eĉ eltrovis ke ekzistas paralelaĵoj inter Anasurbo kaj Schwarzenbach (ekz. koncerne la karakteron de kelkaj originaluloj).

Finfine eblas ankaŭ informiĝi pri aliaj komiksaj mondoj - ekz. de la gaŭloj, la kavaliroj aŭ la troloj. Nuntempaj bildliteraturartistoj faris omaĝon al Erika Fuchs imitante ŝian skribmanieron kaj farante historiojn el tiaj ideoj.

Jen kelkaj pli malpli seriozaj germanaj fakvortoj kiuj eksplikatas dum la rondirado: Erikativ, Wortgenerator, Morenhovener Lupe, Translatorium, Onomatopoetisches Kabinett, Zitatwirbler.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]