Erika Bartos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erika Bartos
Erika Bartos
Erika Bartos
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1974 (1974-02-07) (50-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo verkistoarkitekto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Erika Bartos [bartoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bartos Erika estas hungara arkitekto, verkisto, grafikisto.

Erika Bartos desegnas
Pupteatro de Erika Bartos

Erika Bartos [1] naskiĝis la 7-an de februaro 1974 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Erika Bartos kantadis en infankoruso de la Hungara Radio. Ŝi abiturientis en 1992 en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris arkitekturan diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1998. Ŝi havis stipendiojn en Svedio kaj Israelo. Post siaj studoj ŝi laboris en arkitekturaj firmaoj, intertempe ŝi naskis trifoje. Ŝi komencis verkadi fabelojn por la propraj infanoj, baldaŭ la unua fabelo aperis en Bratislavo kun grandaj sukcesoj. Ŝi finis kursojn pri arkitekturo pri internaj spacoj en 2002, pri komputila grafikado en 2004, pri libroeldonado en 2006, pri pedagogio pri handikapuloj en 2015. Ŝi eldonas plurajn fabelojn kun propraj desegnaĵoj. Ŝi ricevis plurajn premiojn.

Elektitaj fabeloj[redakti | redakti fonton]

  • Bogyó és Babóca serio inter 2004-2018 34 volumoj, kelkaj tradukitaj al pluraj lingvoj
  • Anna, Peti és Gergő serio inter 2006-2009
  • Brúnó Budapesten serio 2017-
  • Születés (2018)

Elektitaj fabelromanoj[redakti | redakti fonton]

  • Hanna utazásai (2006)
  • Csodasakk (2007)

Elektitaj poemoj por infanoj[redakti | redakti fonton]

  • Zsákbamacska (2008)
  • Zakatoló (2011)
  • Hógolyó (2013)

Elektitaj arkitekturaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Budapest titkai, érdekességek nevezetes épületekről (2016)
  • Budapest rajzban (2016)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]