Ermelo (Sud-Afriko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ermelo
urbeto
Administrado
Poŝtkodo 2351
Demografio
Geografio
Geografia situo 26° 32′ S, 29° 59′ O (mapo)-26.53333333333329.983333333333Koordinatoj: 26° 32′ S, 29° 59′ O (mapo) [+]
Alto 1 700 m [+]
Ermelo (Sud-Afriko)
Ermelo (Sud-Afriko)
DEC
Ermelo
Ermelo
Situo de Ermelo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ermelo, Mpumalanga [+]
vdr

Ermelo estas urbo en la provinco Mpumalanga en Sud-Afriko, situanta proksimume 210 kilometrojn oriente de Johanesburgo. Ĝi estas nomita laŭ samnoma urbo en Nederlando.

Ĝi situas ĉe la supra parto de la Vaal en la intersekciĝo de la naciaj vojoj N2 , N11 kaj N17. En 2011 Ermelo havis 83 865 loĝantojn.

La urbo estis fondita de Pastoro Frans Kahet de la Nederlanda Reformita Eklezio en 1870, estis oficiale rekonita kiel vilaĝo en 1880 [1]. Dum la Dua Bura Milito, nur unu domo restis de la urbo. La setlejo estis signife vastigita ekde 1903, post la fino de la Bura Milito [1].

La agrikultura produktado de Ermelo inkludas maizon, bovaĵon, terpomojn, fabojn, lanon, porkojn, sunflorajn semojn, nuksojn, tropikajn fruktojn, luzernon kaj sorgon. Aldone al tio, karbominado ankaŭ estas efektivigita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Erasmus, B.P.J.. (2014) On Route in South Africa: Explore South Africa region by region. Jonathan Ball Publishers, p. 401. ISBN 9781920289805.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]