Ernő Unger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ernő Unger
Personaj informoj
Naskiĝo 17-an de januaro 1900 (1900-01-17)
en Arad
Morto 28-an de majo 1968 (1968-05-28) (68-jara)
Tombo Farkasréti Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Profesio komponisto, dirigento
Familianoj
Edz(in)o Lujza Szabó, Irén Miklóssy
v  d  r
Information icon.svg

UNGER Ernő estis hungara kapelestro, komponisto, pianisto. Li naskiĝis en Arado la 17-an de januaro 1900 kaj mortis en Budapeŝto la 28-an de majo 1968. Lia unua edzino estis la operkantistino Lujza Szabó kaj la dua la operkantistino Irén Miklóssy.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Unger Ernő studis en Muzikakademio de Budapeŝto. De 1922 li instruis kaj li iĝis konstanta kapelestro de la operejaj ekzamenprezentadoj. De 1923 li estis la dirigento de Koncert-Unuiĝo de Budapeŝto, ankaŭ de Simfonia Orkestro de Hungara Radio kaj Simfonia Orkestro de Margitsziget. De 1948 li estis profesoro de Muzikarta Altlernejo, en 1950–52 dirigento en Győr kaj en Diósgyőr. De 1957 ĝis sia pensiuliĝo (1960) li estis profesoro de la Muzika Altlernejo de Budapeŝto.

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Petőfi (opero, prez. 14-a de marto 1944.);
  • Hungaria(szimfonio);
  • Piankoncerto al memoro de Ferenc Liszt;
  • Hungaraj variantoj (ĥoro kaj orkestro);
  • Romantika Koncerto (violoĉelo kaj orkestro).

Fontoj[redakti | redakti fonton]