Ernst Adolf Herrmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ernst Adolf HERRMANN (naskiĝinta la 28-an de marto 1812 en Tartu, mortinta la 23-an de septembro 1884 en Marburg) estis germana historiisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Herrmann studis historion en Tartu kaj filozofion kaj ekde 1834 en Berlino (ĉe Ranke) pli novan historion. En 1837 li doktoriĝis per tezo pri la Germana Kavalira Ordeno. Li revenis al Tartu sed forlasis la naskiĝurbon denove en 1839 por setli en Dresdeno. Ekde 1842 li prilaboris la kontinuigon de la verko de Strahl kun la titolo »Geschichte des russischen Staates« ene de la kolekto "Heeren-Ukertschen Sammlung". Ĝi enhavas en la volumoj 3-6 (Gotha 1846-1860) la historion de Rusio ĝis 1792.

Herrmann habilitiĝis en Jena en 1847 kaj iĝis en 1848 neorda profesoro. Inter 1849–51 li redaktis al gazeton »Weimarische Staatszeitung« kaj vokitis orda profesoro en 1857 al Marburg. Lia skribitaĵo »Die österreichisch-preußische Allianz vom 7. Febr. 1792 und die zweite Teilung Polens« (Gotha 1861) provokis viglajn disputojn kun H. von Sybel pri la vido de origo de eŭropaj koalicioj kontraŭ la revolucia Franclando. Tiajn disputojn daŭrigis Herrmann en »Forschungen zur deutschen Geschichte« kiel ankaŭ en la aldona volumo pri la rusia historio: »Diplomatische Korrespondenzen aus der Revolutionszeit« (Gotha 1866).

Li plie eldonis:: »Beiträge zur Geschichte des russischen Reichs« (Leipzig 1843, kie troviĝas i.a. la taglibro de Münnich); la pensoj surpaperigitaj de Vockerodts kaj Pleyer pri la Ruslando de Petro la Granda (Leipzig 1872); »Peter d. Gr. und der Zarewitsch Alexei« (Leipzig 1880) kaj la verkon »Sbornik« (Peterburgo, 1868–74/Diplomatiaj kontribuaĵoj al la rusia historio).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 9. Leipzig 1907, p. 234-235, kio legeblas tie ĉi interrete.