Ernst Stöhr
Aspekto
Ernst Stöhr | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de novembro 1860 en St. Pölten |
Morto | 17-an de junio 1917 (56-jaraĝa) en St. Pölten |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Cislajtio |
Alma mater | Akademio de Belartoj de Vieno |
Okupo | |
Okupo | pentristo poeto muzikisto verkisto grafikisto |
Ernst Stöhr (naskiĝis la 1-an de novembro 1860 en Sankt Pölten, mortis la 17-an de junio 1917 samurbe) estis aŭstra artisto, konkrete pentristo, verkisto, muzikisto, poeto kaj grafikisto. Li fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento tre engaĝiĝis en arta movado de pentrado, skulptado kaj arkitekturo, germanlingve nomita Jugendstil ("junulara stilo"). La 3-an de aprilo 1897 li en Vieno kun aliaj samideaj artistoj fondis la asocion Viena Secesio, laŭ kiu la arta stilo fine ankaŭ en Esperanto ricevis sian nomon - Secesio. Ernst Stöht estis membro de la Akademio de Belartoj de Vieno.