Erota asfiksio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dominatrix elfaranta erotikan strangoladon sur viro

Erota asfiksio (ankaŭ sufokmasturboerotika sufokado kaj strangolado) estas seksa praktiko en kiu unu el la partoprenantoj induktas sufokon al li mem aŭ al alia partoprenanto en konscia kaj kontrolita maniero kun la celo plifortigi la plezuron de sekskuniĝo kaj masturbado. Tiu praktiko ankaŭ estas foje referita kiel "spirludo" kaj "aerludo".

La praktiko de sufokado, kiam ne plenumita ĝuste, povas havi gravajn sanajn sekvojn, inkluzive de neinversigebla damaĝo al la trakeo, kaŭzante cerbolezon kiel rezulto de manko de oksigenprovizo al la cerbo, kaj eĉ kaŭzante morton kiel rezulto de korhalto [1]. Por eviti vundigon kiel rezulto de ĉi tiu praktiko, tiuj, kiuj okupiĝas pri ĝi, devas akiri scion pri sangan sufokadon, kiu havas la plej malaltajn eblecojn de vundigo, kaj eviti gorĝan sufokadon, kiu estas damaĝa al la trakeo [2]. La plej multaj el la mortoj kaj vundigoj kaŭzitaj de erotika strangolado estas kaŭzitaj de memerotika strangolado sen partnero.

Laŭ studo farita en Usono aperis ke ĉiujare okazas inter 500 kaj 1 000 mortoj rezultas el memerotika sufokado por plifortigi seksan kontenton [3].

Famaj mortoj kiuj rezultis de erotika sufokado[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj konataj mortoj kaŭzitaj de erotika strangolado inter du aŭ pli da partoprenantoj, kaj inter homoj, kiuj faris ĝin mem kiel parto de masturbado:

  • En 1936, la japana gejŝo Sada Abe strangolis sian amanton Kichi San Ishida ĝismorte dum li praktikis buŝa kaj vagina sekso [4]. Ekkompreninte ke ŝi mortigis lin, Sada prenis tranĉilon kaj detranĉis lian penison [4]. La japan-franca erotika filmo Empire of the Senses de 1976, estis inspirita de la okazaĵo kaj estas fifama pro siaj malmolaj pornografiaj scenoj inkluzive de: pinĉado de infana peniso, buŝa-vagina sekso inter la protagonistoj de la filmo akompanita per maskla ejakulado, kaj la plej fama - la amputo de la peniso de Kichi San fare de Sada, kiu plue tenis ĝin de motivoj de amo kaj funebro pro lia morto [5].
  • Estas opinio ke la morto de la ĉefkantisto de la muzikgrupo INXS Michael Hutchence en 1997, estis la rezulto de masturbado kiu inkluzivis memerotikan strangoladon, kvankam la oficiala mortokaŭzo estis registrita kiel sinmortigo [6].
  • La 3-an de junio 2009, aktoro David Carradine estis trovita morta en hotelĉambro en Bankoko, Tajlando. La mortokaŭzo estis ŝajne, memerotika strangolado [7].
  • La 1-an de marto 2010, BBC-raportisto Kristian Digby mortis kiel rezulto de erotika sufokado, kiu komplikiĝis en sia hejmo en Londono [8].

En la verko Rising Sun (kiu poste estis adaptita en samnoman filmon fare de verkisto Michael Creighton, la policenketistoj unue konjektas ke la morto de unu el la roluloj estis kaŭzita de memerotika strangolado, sed fine rezultiĝas ke la rolulo estis murdita kaj ne mortis pro komplikaĵo de ĉi tiu speco de masturbado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Robert R. Hazelwood, Park Elliot Dietz, Ann Wolbert Burgess: Autoerotic Fatalities. Lexington, Mass.: LexingtonBooks, 1983.
  • Sergey Sheleg, Edwin Ehrlich: Autoerotic Asphyxiation: Forensic, Medical, and Social Aspects, Wheatmark (15 August 2006), trade paperback, 208 pages (ISBN 1587366045) (ISBN 978-1587366048)
  • John Money, Gordon Wainwright and David Hingsburger: The Breathless Orgasm: A Lovemap Biography of Asphyxiophilia. Buffalo, New York: Prometheus Books, 1991.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]