Erudino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erudino
Informoj
vdr
Monto Dobra, abunda je restaĵoj de kantabroj.

Erudino (en latina lingvo, Erudinus) estas pagana dio de la kantabra mitologio. En la Monto Dobra, proksima al Torrelavega, estis trovita altarŝtono kun gravuraĵo notanta la gravurjaron 399. En ĝi aperas jena teksto:

Citaĵo
 Cornelius, vilaĝano el Auniganium, dediĉis tiun ĉi altarŝtonon al dio Erudino la dekan de la kalendoj de Aŭgusto, sub konsulrego de Manlio kaj Eutropio 

La altarŝtono konserviĝas en la Muzeo de Prahistorio kaj Arkeologio de Kantabrio, sed ankaŭ estas kopio en parko de Sierrapando.[1] Inter 2001 kaj 2012, la kopio estis en la strato Serafín Escalante de Torrelavega.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]