Erzsébet Szilágyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Erzsébet Szilágyi
hungara nobelino

Vajda Szilágyi Erzsébet 1890.jpg

Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1410
Morto post 1483
en Tata
Tombo Kronada Ruino-Baziliko de Székesfehérvár [#]
Familio
Dinastio House of Szilágyi [#]
Patro Ladislaus Szilágyi [#]
Gefratoj Michael Szilágyi • Osvát Szilágyi [#]
Edzo

János Hunyadi [#]

Idoj Ladislao HunyadiMatiaso la 1-a [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Elizabeta SZILÁGYI, hungare Szilágyi Erzsébet [sila:dji] (naskiĝis ĉ. 1410, mortis post la 10-a de julio 1483 en Buda) estis hungara nobelino el la reĝa departemento Szilágy, edzino de Johano Hunyadi kaj patrino de Matiaso la 1-a, reĝo de Hungario.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Elizabeto Szilágyi post la morto de sia edzo (11-a de aŭgusto 1456) administris la bienegojn de Hunyadi. Post ekzekutigo de sia filo pli aĝa Ladislao Hunyadi kaj post la morto de la reĝo Ladislao la 5-a ŝi kreis ankaŭ la ekonomian fonduson por elektado kiel reĝo de sia dua filo. Ŝi ligis kontrakton kun Ladislao Garai en Segedo (12-a de junio 1458). Post la elektado de sia filo ŝi direktis plue la bienegon, sed ŝi loĝis en la fortikaĵo reĝina de Óbuda kaj portis la titolon de patrino de reĝo. En 1465 ŝi fondis franciskanan monaĥejon en Vajdahunyad. En 1483 en sia testamento ŝi faris Johanon Korvinon sian heredanton.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon