Erzsébet Zsombori
Erzsébet Zsombori | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de decembro 1949 (74-jaraĝa) en Bonțida |
Lingvoj | hungara • rumana |
Okupo | |
Okupo | pentristo • grafikisto |
ZSOMBORi Erzsébet [ĵombori] [Zsimbi Mayer Zsombori Erzsébet] estas rumanuja hungara pentristino naskita la 23-an de decembro 1949 en Bonţida. Ŝi estas nevino de Erzsébet Zsombory.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Inter 1969-84 Erzsébet Zsombori laboris kiel reklamgrafikisto en Kluĵo kaj Zalău kaj en 1972-73 ŝi studis dekoraciarton. En 1981 ŝi gajnis 1-an kaj 2-an premiojn en tutlanda festivalo. En 1987 ŝi translokiĝis Hungarujon. Ŝi estas anino de Kreantkomunumo István Szőnyi.
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Artportal[1]