Erzsi Eöry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erzsi Eöry
Persona informo
Naskonomo Likai Erzsébet Amália
Naskiĝo la  28-an de julio 1900(nun 1900-07-28)
en Hungario Zombor (Hungara reĝlando)
Morto la 20-an de januaro 1997
en Usono Los Angeles (Kalifornio, Usono)
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Erzsi Eöry [erĵi ori], laŭ hungarlingve kutima nomordo Eöry Erzsi estis hungara aktoro. Ŝia origina nomo (laŭ hungarlingve kutima nomordo) estis Likai Erzsébet Amália.

Erzsi Eöry [1] naskiĝis la 28-an de julio 1900 en Zombor (Hungara reĝlando; nuntempa Sombor en Serbio), ŝi mortis la 20-an de januaro 1997 en Los Angeles (Kalifornio, Usono).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Erzsi Eöry lernis en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo en 1925. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Szeged), poste ekzemple al Teatro Városi (1928), Operetoteatro (Budapeŝto), Gaja Teatro (1930-1934), Teatro de Nyíregyháza (1934). Ŝi edziniĝis en 1934 kaj ŝi translokiĝis al Javo. Post jaroj ŝi migris al Usono, kie ŝi havis rolojn de Paramount sub nomo „Elisa Garde”. Ŝi havis rolojn ankaŭ en televizioj kaj hungarlingvaj spektakloj en Kalifornio.

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Piri mindent tud (1932) – edzino

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.