Erzsi Simor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erzsi Simor
Simor Erzsi en filmo en 1943
Simor Erzsi en filmo en 1943
Persona informo
Naskonomo Porteller Erzsébet Mária Terézia
Naskiĝo la  6-an de julio 1913(nun 1913-07-06)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 3-an de februaro 1977
en Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Károly Kovács • Béla Nagy
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Erzsi Simor [erĵi ŝimor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Simor Erzsi estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia plena origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Porteller Erzsébet Mária Terézia.

Erzsi Simor [1] naskiĝis la 6-an de julio 1913 (sed estas pluraj aliaj naskiĝdatenoj!) en Budapeŝto, ŝi mortis la 2-an de februaro 1977 en Budapeŝto.

Erzsi Simor en filmo en 1938
Erzsi Simor en banejo

Biografio[redakti | redakti fonton]

Erzsi Simor frekventis katolikan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris instruistan diplomon, fine aktoran diplomon en Teatra Akademio, kie ŝi lernis precipe de Sándor Góth. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Teatro Magyar en 1937, poste al aliaj ĉefurbaj teatroj. Tiutempe ŝi havis rolojn ne nur en hungaraj, sed ankaŭ italaj filmoj. Depost la 2-a mondmilito la aktora (politika) komisiono sendis ŝin al regionaj teatroj (Teatro Csokonai (Debrecen), Nacia Teatro (Pécs)). Ŝi havis rolojn fine en Teatro Madách (1959–1977).

Ŝi edziniĝis trifoje, ŝia plej fama edzo estis Károly Kovács (aktoro).

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kinfilmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Tomi, a megfagyott gyermek (1936)
  • La vita torna (1943, itala filmo); laŭ nomo Elizabetta Simor
  • Fehér vonat (1947)
  • A tettes ismeretlen (1958)
  • Nuda diplomato (1963)
  • Malvarmaj tagoj (1966) S-ino Ballay
  • Kísértet Lublón (1976) - edzino de la ĉefjuĝisto

Elektitaj televiziaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Másnap (1958)
  • Az ember tragédiája (1969)
  • Ida regénye (1974)

Dubladaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Lucile Watson kaj aliaj [2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]