Esa Saario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esa Saario
Persona informo
Naskonomo Esa Matti Saario
Naskiĝo 22-an de novembro 1931 (1931-11-22) (92-jaraĝa)
en Nummi (Lohja)
Lingvoj finna
Ŝtataneco Finnlando
Alma mater Theatre Academy Helsinki
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Esa SAARIO (naskiĝinta 22-a de novembro 1931 en Nummi) estas finna aktoro. Li komencis studojn en Teatra Lernejo de Finnlando en 1956. Saario ludis pli ol 100 teatrajn rolojn, el kiuj la unuan en 1954 kaj la lastan en 2001. Sian unuan filmrolon li faris en 1951. Ĝi estis en filmo Tytön Huivi. En 1958 li aktoris soldaton en filmo Sven Tuuva. Li aktoris ankaŭ ĉe radiodramoj. Li estis aktoro de Nacia Teatro de Finnlando ekde 1958 ĝis 1997, kiam li pensiuliĝis. Li aktoris en filmoversioj de libroj de Väinö Linna. Eble lia plej konata rolo estas Janne Kivivuori en filmoversio de Täällä Pohjantähden alla, romano de Väinö Linna. Li ankaŭ dubladis animaciajn televidajn seriojn por infanoj. Dum 1960-aj jaroj li kaj Maikki Länsiö kantis porinfanajn kantojn en diskoj. Li skribis du librojn pri dialekto de Nummi. Li parte skribis ankaŭ librojn pri historio de Nummi.